cxu_igi_aux_igxi_ppt.ppt
- Количество слайдов: 51
Adjektivo + -iĝRuĝiĝi Flaviĝi Longiĝi Malrapidiĝi Malpuriĝi Sekiĝi Malsaniĝi
Substantivo + -iĝTagiĝi Glaciiĝi Cindriĝi Ŝtoniĝi
Ĝeedziĝi Edziniĝi Geedziĝi
Prepozicio + substantivo + -iĝEnaŭtobusiĝi / elaŭtobusiĝi Enlitiĝi / ellitiĝi Endormiĝi Enamiĝi Surteriĝi Albordiĝi Senvestiĝi
Levi / Leviĝi Li levas la seĝon. La suno …
Veki / Vekiĝi Kiam la horloĝo vekas min, mi vek… vekiĝas.
Ruli / Ruliĝi Li rulas la pilkon. La pilko rul…
Rompi / Rompiĝi La junuloj rompas la fenestron. La glaso falis kaj romp…
Komenci / Komenciĝi S-ro Mayorquin komencos sian prelegon je 4 h 00 ptm (posttagmeze). La prelego komenc… je 4 h 00 ptm.
Fini / Finiĝi S-ro Mayorquin finos sian prelegon je 4 h 30. La prelego fin… je 4 h 30.
Ŝanĝi / Ŝanĝiĝi Ili ŝanĝas siajn ŝuojn.
Ŝanĝi / Ŝanĝiĝi La modoj dum la jaroj ŝanĝ…
Fermi / Fermiĝi La pordoj de la trajno …
Naski / Naskiĝi Patrino naskas. Infano …
Naski / Naskiĝi Ĉu vi iam naskis infanon? En kiu monato vi naskiĝis? Ĉu viroj povas naski? Ĉu vi iam vidis naskon? Kie vi naskiĝis?
Movi / moviĝi Ne moviĝu!
Verboj + -iĝ(mal)fermi fini komenci levi movi naski perdi rompi ruli ŝanĝi trovi veki (mal)fermiĝi finiĝi komenciĝi leviĝi moviĝi naskiĝi perdiĝi rompiĝi ruliĝi ŝanĝiĝi troviĝi vekiĝi
Ĉu -iĝ-? En ĉi tiuj frazoj, aldonu -iĝ- al la verboj, se tio necesas, aŭ lasu ilin senŝanĝaj. Ekzemplo: Mi ferm. . . . is la pordon kaj komenc. . . . is senvest. . . . i. Solvo: Mi fermis la pordon kaj komencis senvestiĝi. 1. Je kioma horo komenc. . . . os la filmo? 2. La infanoj ĵet. . . . is ŝtonojn kaj romp. . . . is la fenestron. 3. La libro ferm. . . . is, kaj mi perd. . . . is mian paĝon. Ne gravas, ĉar mi jam fin. . . . is la rakonton. 4. La aŭtobuso ating. . . . is la haltejon, kaj ĉiuj elaŭtobus. . . . is. 5. Pro ekstrema malvarmo la lago glaci. . . . is. 6. Kie estas la mon-ŝanĝejo? Mi ŝanĝ. . . . os miajn eŭrojn en dolarojn.
7. La du gejunuloj rigard. . . . is unu la alian kaj tuj enam. . . . is. 8. Ĉi-matene mi ne aŭd. . . . is la vek-horloĝon, kaj mi vek. . . . is malfrue. 9. La virino nask. . . . is sian unuan infanon en malsanulejo, sed la dua infano nask. . . . is hejme. 10. Dum la longa promeno mi lac. . . . is, sed poste mi tute ne sukcesis endorm. . . . i. 11. Ni ankoraŭ ne fin. . . . is la riparojn, sed nia mono jam fin. . . . is. 12. Kia bela vetero! La lavaĵoj rapide sek. . . . os. 13. Laŭta bruo en la strato vek. . . . is min, kaj mi tuj ellit. . . . is. 14. Pro gas-eksplodo, ĉiuj fenestroj romp. . . . is. 15. Mi perd. . . . as esperojn, ke mia vivo iam ŝanĝ. . . . os. 16. Kie ni trov. . . . as? Mi ne trov. . . . as ĉi tiun straton en la mapo. Ni perd. . . . is.
Solvoj 1. Je kioma horo komenciĝos la filmo? 2. La infanoj ĵetis ŝtonojn kaj rompis la fenestron. 3. La libro fermiĝis, kaj mi perdis mian paĝon. Ne gravas, ĉar mi jam finis la rakonton. 4. La aŭtobuso atingis la haltejon, kaj ĉiuj elaŭtobusiĝis. 5. Pro ekstrema malvarmo la lago glaciiĝis. 6. Kie estas la mon-ŝanĝejo? Mi ŝanĝos miajn eŭrojn en dolarojn. 7. La du gejunuloj rigardis unu la alian kaj tuj enamiĝis. 8. Ĉi-matene mi ne aŭdis la vek-horloĝon, kaj mi vekiĝis malfrue. 9. La virino naskis sian unuan infanon en malsanulejo, sed la dua infano naskiĝis hejme. 10. Dum la longa promeno mi laciĝis, sed poste mi tute ne sukcesis endormiĝi. 11. Ni ankoraŭ ne finis la riparojn, sed nia mono jam finiĝis. 12. Kia bela vetero! La lavaĵoj rapide sekiĝos. 13. Laŭta bruo en la strato vekis min, kaj mi tuj ellitiĝis. 14. Pro gas-eksplodo, ĉiuj fenestroj rompiĝis. 15. Mi perdas esperojn, ke mia vivo iam ŝanĝiĝos. 16. Kie ni troviĝas? Mi ne trovas ĉi tiun straton en la mapo. Ni perdiĝis.
Adjektivo + -ig. Blankigi Beligi Purigi Sekigi Akrigi Plenigi Plibonigi Klarigi Liberigi
purigi Kion ŝi faras? Ŝi purigas la fenestron.
ruĝigi Kion ŝi faraŝ? Ŝi ruĝigas la muron.
Kion li faras? Li flavigas la muron.
Kion ŝi faras? Ŝi bluigas la muron.
beligi Kion ŝi faras? Ŝi beligas sin.
plenigi Kion ŝi faras? Ŝi plenigas la botelon.
akrigi Kion li faras? Li akrigas la tranĉilon.
klarigi Kion li faras? Li klarigas ion al siaj geamikoj.
malliberigi Kion ili faras? Ili malliberigas la krimulon.
Substantivo + -ig. Lumigi Flamigi Cindrigi Ŝtonigi Glaciigi
edzinigi La reĝo edzinigis sian filinon al la juna princo.
Prepozicio + substantivo + -ig. Enlitigi / ellitigi Endormigi Enpoŝtigi Senvestigi Entombigi Enterigi Enboteligi Endanĝerigi
en-dorm-ig-i Patro endormigas sian infanon.
en-lit-ig-i Patrino enlitigas sian filinon.
en-poŝt-ig-i Kion li faras? Li enpoŝtigas leteron.
boli / boligi La akvo bolas. La virino bol… la akvon.
fali / faligi La infano falis. La kato fal… la lampon.
bruli / bruligi La alumeto brulis ĝis la fino, kaj brul… miajn fingrojn.
morti / mortigi Martin Luther King mortis la 4 an de aprilo, 1968. Ne estas certe, kiu mortigis lin.
halti / haltigi La policisto halt… la aŭtomobilon. La aŭtomobilo halt…
ĉesi / ĉesigi Finfine la pluvo ĉesis! Ĉesigu tiun bruon!
daŭri / daŭrigi La leciono devus daŭri nur kvardek kvin minutojn, sed la profesoro ĉiam daŭr… ĝis fino de la horo.
devi / devigi Mi devas enpoŝtigi ĉi tiun leteron por panjo. La rabisto devigas la komizon transdoni la monon.
kreski / kreskigi Ili kresk… rizon en la rizokampo. La rizoplantoj bone kresk…
timi / timigi Tiu junulo timas araneojn. La araneo tim… tiun junulon.
Verboj + -igboli bruli ĉesi daŭri devi fali halti kreski morti timi boligi bruligi ĉesigi daŭrigi devigi faligi haltigi kreskigi mortigi timigi
Verbo+ -ig. Foje -ig- signifas, ke oni ne mem faras la agadon de la verbo, sed aranĝas, ke iu alia faru ĝin. Ekzemple: La knabo ploras. La knabo plorigas sian malgrandan fratinon. La spektantoj ridas ĉe la cirko. La klaŭno ridigas la spektantojn.
Ĉu -ig-? En ĉi tiuj frazoj, aldonu -ig- al la verboj, se tio necesas, aŭ lasu ilin senŝanĝaj. Ekzemplo: La policisto lev. . . . as sian brakon kaj halt. . . . as la trafikon. Solvo: La policisto levas sian brakon kaj haltigas la trafikon. 1. Aŭtomobiloj halt…. as ĉe la ruĝa lumo. 2. La fajro brul. . is dum tuta tago kaj cindr. . is ĉiujn arbojn. 3. La laŭta muziko de la diskoteko ĉes. . is nur je la 4 a matene. 4. La hedero kresk. . is ĝi kovr. . is la arbon kaj finfine mort. . is ĝin. 5. La signifo de tiu vorto ne estas klara. Bonvolu klar. . i ĝin al mi. 6. Lia mano trem. . is, kaj li fal. . is sian monujon.
7. Malgranda alumeto brul. . is tutan arbaron. 8. En mia ĝardeno mi kresk…. as pizojn kaj cepojn. 9. La tajloro mallong…. as la manikojn de la jako. 10. La muso tim…. as la katon. La kato tim…. as la muson. 11. La doganisto halt…. as ĉiujn aŭtomobilojn ĉe la landlimo. 12. La kuiristo bol…. is akvon en granda kuirpoto. Kiam la akvo bol…. is, li enmet…. is la rizon. 13. Ĉes…u tiun teruran bruon! 14. Ni daŭr. . os la rakonton morgaŭ, ĉar hodiaŭ ne estas tempo. 15. Mi dev…. is porti mian katon en kaĝo al la bestkuracisto. Ŝi tim…. is eniri la kaĝon, sed mi dev…. is ŝin eniri. Kiam ni reven…. is de la bestkuracisto, mi tuj liber…. is ŝin. 16. Ĉi tiu ekzerco daŭr…. as tro longe. Ĉu ni halt…. u por ripozi?
Solvoj 1. Aŭtomobiloj haltas ĉe la ruĝa lumo. 2. La fajro brulis dum tuta tago kaj cindrigis ĉiujn arbojn. 3. La laŭta muziko de la diskoteko ĉesis nur je la 4 a matene. 4. La signifo de tiu vorto ne estas klara. Bonvolu klarigi ĝin al mi. 5. Lia mano tremis, kaj li faligis sian monujon. 6. La hedero kreskis ĝi kovris la arbon kaj finfine mortigis ĝin. 7. Malgranda alumeto bruligis tutan arbaron. 8. En mia ĝardeno mi kreskigas pizojn kaj cepojn. 9. La tajloro mallongigas la manikojn de la jako. 10. La muso timas la katon. La kato timigas la muson. 11. La doganisto haltigas ĉiujn aŭtomobilojn ĉe la landlimo. 12. La kuiristo boligis akvon en granda kuirpoto. Kiam la akvo bolis, li enmetis la rizon. 13. Ĉesigu tiun teruran bruon! 14. Ni daŭrigos la rakonton morgaŭ, ĉar hodiaŭ ne estas tempo. 15. Mi devis porti mian katon en kaĝo al la bestkuracisto. Ŝi timis eniri la kaĝon, sed mi devigis ŝin eniri. Kiam ni revenis de la bestkuracisto, mi tuj liberigis ŝin. 16. Ĉi tiu ekzerco daŭras tro longe. Ĉu ni haltu por ripozi?


