10 faktoj pri antropologio Neandertaluloj
• Restaĵoj de neandertaluloj estis trovitaj ĉefe en Francio kaj Germanio, en la 20 -a jarcento – en la proksima Oriento, kaj eĉ en Uzbekio.
• Neadertaluloj estas la unuaj denaskaj eŭropanoj. Ilia antaŭuloj migris en Eŭropon kaj dum sekvaj centoj, miloj kaj centoj da miloj da jaroj loĝis tie.
• Neandertaluloj estis karnomanĝuloj. Fakte ili estas plejaj karnomanĝuloj el ĉiuj primatoj.
• Hodiaŭ la plej fervoraj karnomanĝulaj populacioj estas eskimoj, kiuj ekzistas en Alasko, Gronlando.
• La cerbo de neandertaluloj kaj la cerbo de moderna homo estas amplekse la sama, sed tiu de niaj prauloj estas platigita.
• Neandertaluloj kapablis zorgi pri malsanuloj, sepulti mortintoj kaj havis primitivajn kredojn.
• Oni foje povas trovi paralelajn derompaĵojn sur laboriloj de neandertaluloj. Kelkaj sciencistoj konjektas, ke tio estas embria formo de arto.
• Esploristoj ekstraktis DNA-n de neandertaluloj, trovitaj en Altajo kaj en aliaj lokoj, kaj tiu estas tro malsama kompare kun DNA de moderna homo.
• Sed ĉiu homo de preskaŭ ĉiu raso (krom afrikanoj) enhavas gene po 1 -4% da neandertalulaj genoj.
• 40 -28 miljarojn antaŭe neandertaluloj formortis kaj aperis alia tipo de prahomoj – la kromanjona.